PRI ILEI

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
ILEI-75-jara
  • La Ligo estis fondita en la jaro 1949;
  • Ĝi estas faka organizo pri edukado kaj instruado aliĝinta al UEA (Universala Esperanto-Asocio);
  • La Ligo estas demokratia organizo, memstara en rilatoj kun aliaj organizoj kaj institucioJ;
  • La bazaj principoj por la Ligo estas tiuj de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj la Universala Deklaracio de la Rajtoj de la Infano;
  • La oficiala lingvo de la Ligo estas la internacia lingvo Esperanto.

CELOJ DE ILEI

  • Akceli la instruadon de Esperanto;
  • Trejni kursgvidantojn;
  • Okazigi ekzamenojn;
  • Eldoni modernajn lernilojn;
  • Proksimigi kaj kunordigi esperanto-instruantojn kaj iliajn lernantojn.

AGADOJ DE ILEI

  • Organizas kongresojn kaj simpoziojn;
  • Subtenas regionajn priedukajn aranĝojn;
  • Katalogas kaj apogas instruadon de Esperanto ebligante interkulturajn kontaktojn;
  • Prizorgas instruistan trejnadon laŭeble kunlabore kun oficialaj instancoj;
  • Eldonas du gravajn gazetojn: IPR (Internacia Pedagogia Revuo) kaj Juna Amiko;
  • Eldonas modernajn lernilojn;
  • Kaj reprezentas la esperantistan agadon en nemovadaj rondoj kiel ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, kaj similaj.

SOCIAJ RETOJ DE ILEI

RETEJO DE ILEI    http://ilei.info

SEKCIOJ – REPREZENTANTOJ – KONTAKTPERSONOJ  https://www.ilei.info/instancoj/sekcioj.php 

GAZETOJ KAJ MANLIBRO

ESTRARO DE ILEI (2021-2024)

  • Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI
  • Sekretario: Elena NADIKOVA
  • Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN
  • Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA
  • Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI
  • Estrarano: Marija JERKOVIĆ
  • Estrarano: Fernando PITA
  • Estrarano: Radojica PETROVIĆ

KONFERENCOJ / KONGRESOJ (1990 – 2024)

  • 2024 – Maceió, Brazilo – 57-a ILEI-kongreso – de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024 – Temo: Esperanto por justa edukado 
  • 2023 – Torino, Italio – 56-a ILEI-kongreso – “Instrui Esperanton en lernejoj” 
  • 2022 – 55-a ILEI-kongreso – 3-a VEKI – Virtuala Kongreso de ILEI
  • 2021 – 54-a ILEI-kongreso – 2-a VEKI – Virtuala Kongreso de ILEI
  • 2020 – 53-a ILEI-kongreso de la 25-a de julio ĝis la 01-a de aŭgusto – 1-a VEKI – Virtuala Kongreso de ILEI
  • 2019 – Ĉaĉak, Serbio – 52-a ILEI-kongreso – Temo: Lernado en Virtualaj Komunumoj
  • 2018 – Madrido, Hispanio – 51-a ILEI-kongreso TEMO: LA KULTURA HEREDAĴO DE ESPERANTO
  • 2017 – Busano, KOREIO – 50-a ILEI-Kongreso
  • 2016 – Nyiregyhaza, Hungario – 49-a ILEI-Konferenco
  • 2015 – Oostende, Belgio – 48-a ILEI-Konferenco
  • 2014 – Montevideo, Urugvajo – 47-a ILEI-Konferenco
  • 2013 – Herzberg, Germanio – 46-a ILEI-Konferenco
  • 2012 – Kunming, Ĉinio – 45-a ILEI-Konferenco
  • 2011 – Copenhagen, Danio – 44-a ILEI-Konferenco
  • 2010 – Matanzas, Kubo – 43-a ILEI-Konferenco
  • 2009 – Krakow, Pollando – 42-a ILEI-Konferenco
  • 2008 – Porto-Novo, Benino – 41-a ILEI-Konferenco
  • 2007 – Ranzan, Japanio – 40-a ILEI-Konferenco
  • 1991 – 2006 (25-a – 39-a ILEI-konferencoj – ne okazis en 2002); 
  • 1990 – Hanabanilla, Kubo – 24-a ILEI-Konferenco