57-a Kongreso de ILEI

Temo: Esperanto por justa edukado

Dato: de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024

Loko: Masejo (Maceió) – Brazilo

KONGRESEJO: CESMAC-CAMPUS-I



Alvoko – IPR – 2023/4

Aliĝu al la 57-a ILEI-kongreso Brazilo 2024 – EsperRadio – La Frateca Radio

Aliĝilo

Jen la ligilo al la RETA ALIĜILO

RIMARKOJ:

1. Aliĝu ĝis la 31-a de marto 2024 por porfiti la plej malaltajn kotizojn.

2. Brazilanoj povas pagi per PIX kaj ĝiro al la konto de la sekciestro (em realoj /R$). Kontaktu la sekciestron. Li havas ion interesegan por vi.

Histórico de Taxas de Câmbio de EUR para BRL (exchange-rates.org)

3. Se la aliĝinto malanoncas sin antaŭ la 15-a de junio de la kongresa jaro, la kotizo estas cedebla al alia partoprenonto de la sama kotizkategorio, aŭ 70% de la kotizo estos repagitaj. (Alklaku la ligilon por legi la tutan kongresan regularon: Kongresa Regularo de ILEI).

4. Brazilanoj povas esplori la kotizo-tabelon en realoj (R$), alklante la ligilon:

Kotizo-tabelo por brazilanoj en realoj (R$)


PRI MACEIÓ

Masejoo (Maceió) estas la ĉefurbo de la nordorienta ŝtato Alagoaso (Alagoas). Ĝi havas areon de 509,32 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 1.000.000.

Maceió, la ĉefurbo de Alagoaso, estas benata de lagunoj kaj oceano, kiu miksas turkisan bluon kaj smeraldan verdon kaj de belaj plaĝoj ornamitaj de kokospalmoj. Konata kiel “Akva Paradizo”, ĝi hodiaŭ estas nomata la “Brazila Karibo” pro sia natura beleco, kiu allogas turistojn el la tuta mondo.

Ĝia nomo devenas de la tupia lingvo. La indiĝenoj nomis la lokon “Maçayó” aŭ “Maçai-o-k”, kio signifas “Kio kovras la marĉon”. Historiistoj asertas, ke la ĉefurbo de la Ŝtato Alagoaso naskiĝis el malnova sukerfabriko, ĉirkaŭ la 18-a jarcento.

La kulturo de Masejoo estas esprimplena kaj rimarkinda, ĉefe pro sia riĉa folkloro, krom siaj artistoj, verkistoj kiel Graciliano Ramos kaj muzikistoj kiel la kantisto kaj komponisto Djavan kaj la poeto Lêdo Ivo. 

De la strandoj ĝis la naturaj naĝejoj plenaj de buntaj fiŝoj, la natura beleco harmonie miksiĝas kun la kulturaj kaj historiaj ĉarmoj de la urbo. Ĉu temas pri la agrabla klimato aŭ la perfekta maro por malstreĉiĝi en varmetaj, kristalklaraj akvoj, ekzistas bonveniga fascino en Masejoo.

La plaĝoj de Paĵusara, Ponta Verde, Ĵatiuka kaj Cruz das Almas situas en urba areo kaj estas parto de la mirinda marbordo de Maceió, konsiderata la plej bela en Brazilo. En ĉi tiu regiono, vi trovos bonegajn hotelojn, restoraciojn, trinkejojn, picejojn, biciklovojon kaj promenejon kun multaj kioskoj. 

Ĉe la vesperiĝo, ĝi transformiĝas en perfektan vojon por praktiki fizikajn agadojn aŭ simple ĝui la sunsubiron.

Eblas ankaŭ viziti strandojn pli fore sur la norda marbordo, kiel ekzemple Ipioca, Pratagy, Mirante da Sereia, Riacho Doce, Garça Torta, Guaxuma kaj Jacarecica.


Vizitindaj lokoj

Alklaku la kvadrateton kun sageto, kiu troviĝas maldekstre kaj aperos menuo. Esploru kaj vi trovos multajn informojn.

Por ĉiu loko, monumento, k.t.p. aperos nomo, priskribo, adreso, retejo (ne ĉiam), kaj eblas vidi kelkajn fotojn (maksimume 10).

Se vi volas havi pli da informoj kaj pli da fotoj, sube estas ligilo kiu donas al vi aliron al google maps. Tie estas informoj pri proksimaj hoteloj, restoracioj, apotekoj, bankoj, k.a. Eblas konservi la lokon, sendi al via poŝtelefono, kunpartigi ĝin, aldoni viajn fotojn kaj videojn, taksi, komenti, demandi pri la loko, se vi ne vizitis ĝin. Bonan virtualan vojaĝon.

Kiel alveni?

1. Per aviadilo:

La Internacia Flughaveno de Maceió (MCZ) estas “Aeroporto Internacional Zumbi dos Palmares”. Ĝi ricevas regulajn flugojn el diversaj partoj de Brazilo. Krome, ekzistas la internaciaj flugoj de la flugkompanio TAP, el Lisbono, Portugalio.

La distanco inter la flughaveno kaj la urbocentro estas nur 22 km. De la flughaveno, vi povas facile atingi la urbocentron kaj plaĝojn de Maceió per buso, per taksio, aŭ vi povas lui aŭton aŭ uzi la servojn de aŭtoj per aplikaĵoj (Uber, 99 kaj Indriver). 

La buslinio kiu veturas al la hotelparko (Pajuçara, Ponta Verde, Jatiuca kaj Cruz das Almas), estas la numero 1002.

La plej bona maniero por atingi Maceió estas flugi rekte al Recife – “Aeroporto Internacional dos Guararapes” (REC), ĉar ĝi estas akso en la brazila nordoriento kun pluraj itineroj kaj malpli kostaj flugbiletoj. 

De tie vi povas facile vojaĝi per buso aŭ per aŭto al Maceió. 

Por vojaĝi per buso al Maceió vi povas iri per metroo de la flughaveno ĝis la busstacidomo (Rodoviária de Recife – TIP).

La metroan bileton vi aĉetas ankoraŭ en la flughaveno. Unue vi devas piediri ĝis la alia flanko de la avenuo tra la superpasejo por atingi la metroostacion kaj de tie veturi per metroo, kiu havas direkton al “Recife” (Eliru ĉe la lasta haltejo. Rimarko: multaj elliras ĉe la antaŭa haltejo – “Joana Bezerra”). 

Post tio vi devas veturi per metroo , kies fina haltejo estas “Camaragibe”, sed atentu por eliri ĉe la haltejo “Rodoviária” (TIP).  

Fine, en la busstacidomo trovu la ĝiceton por aĉeti bileton al nia urbo (buskompanio “Real Alagoas” havas oftajn veturojn ĉiutage al Maceió).  

2. Per buso:

Por brazilanoj, alia maniero vojaĝi estas per buso kaj ekzistas pluraj ebloj por atingi la urbon Maceió. 

Vi trovos multajn itinerojn al Maceió per la buskompanioj “Águia Branca”, “Gontijo”, “Guanabara” kaj “Nacional”. Ekzistas busoj el Salvador, Belo Horizonte, São Paulo, Rio de Janeiro, Fortaleza, Aracajú kaj Recife, kun komfortaj litaj kaj duonlitaj sidlokoj.




FOTOJ DE MACEIÓ

PLI DA FOTOJ DE MACEIÓ KAJ NAJBARAJ URBOJ – LUCIANO GOMES DOS SANTOS

FOTOJ DE ARISTOPHIO FILHO

KONGRESEJO de la 57-a ILEI-Kongreso:

La kongresejo estos la privata universitato CESMAC – CAMPUS I (Centro pri Superaj Studoj de Maceió), kies fondinto estas la esperantisto, katolika pastro Teófanes Augusto de Barros. 

Ĝi situas en la strato Cônego Machado, 984, Farol, tre proksime al la urbocentro. 

De tie, post 10 minuta promenado, ni troviĝas en la Placo Martírius, kie ni povas viziti la muzeon “Palaco Floriano Peixoto”, eks-palaco de la ŝtatestro. 

En tiu regiono (Farol-Centro) troviĝas multaj restoracioj, trinkejoj, vendejoj, apotekoj bankoj kaj aliaj komercaj domoj. 

La kongresejo estas relative proksime al la Hotela Parko de Maceió, kiu troviĝas ĉe la plaĝoj Paĵusara, Ponta Verde, Ĵatiuka kaj Cruz das Almas.   

La aŭditorio “João Sampaio” havas bonan strukturon kun ducent komfortaj sidlokoj, klimatiziloj, projekciilo kaj granda movebla ekrano. Ekstere estas lunĉejo, lernoĉambroj kaj eĉ kapelo por la katolikoj. 

Ĉar la kongresperiodo okazos samtempe kun lernperiodo, tie troviĝos multaj studentoj pri Medicino, Stomatologio, Farmacio, Nutraĵscienco kaj similiaj fakoj.

CESMAC – Campus I
Aŭditorio João Sampaio
Koridoro apuda
Aŭditorio João Sampaio
Podio

PLI DA VIDEOJ PRI MACEIÓ KAJ NAJBARAJ URBOJ

Gastejoj

La regiono, kie troviĝas la plej granda nombro da hoteloj, hosteloj kaj aliaj gastejoj estas ĉe la marbordo kaj najbaraj stratoj de la kvartaloj Pajuçara, Ponta Verde, Jatiúca kaj Cruz das Almas.

En ĉi tiu ligilo vi povas jam esplori la prezojn pere de fama serĉilo

FOTOJ DE HOTELOJ ĈE LA MARBORDO


Programo

Prelegoj, debatoj, atelieroj, komitatkunsidoj, AMO-seminario, kursoj, ekskursoj, k.a. aperos ĉi tie.

La du lastaj kongresaj tagoj estas dediĉitaj al Simpozio kies temos estos: “Lingvoj de instruado kaj justa edukado” Prizorgas tiun parton nia samideano Fernando Pita.

Ĝenerala kaj adaptebla programskemo de la Kongreso de ILEI

ALKLAKU ĈI TIE



ALVOKO – KONTRIBUAĴOJ POR LA KONGRESO KAJ SIMPOZIO


Vi povas senpagi elŝuti IPR 2024-1 – https://www.ilei.info/pdf/Ipr241-print_IUGUZguzggGG.pdf


Ekskursoj

Estos tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj en la urbo kaj al aliaj najbaraj urboj de Alagoaso kaj de najbaraj nordorientaj ŝtatoj. La 24-a de julio 2023 (merkredo) estos libera tago por ĉiuj, sed ankaŭ dum tiu tago ni ofertos diversajn ekskursojn.


Restoracioj kaj trinkejoj

Ni havas multajn manĝejojn kaj trinkejojn ĉe la marbordo aŭ en la ĉirkaŭaĵoj ankaŭ por vegetaranoj kaj veganoj.


Esperanto-movado:

En la 12-a de julio 1910 estis fondita la unua Esperanto-asocio de Alagoaso, kiu vivis efemere. Malmulton oni scias pri tiu unua asocio.

La pioniro de la Zamenhofa lingvo en Alagoaso estis Paulino Rodrigues Santiago. En artikolo publikigita en la gazeto “Jornal de Alagoas”, aperinta la 14-an de oktobro 1979, Medeiros Netto tiel parolis pri li: “La unua manifestiĝo pri esperantismo en Alagoaso estis letero de Paulino Santiago en novembro 1907, al la tiama ĵus fondita Brazila Esperanto-Ligo (BEL)”. Li daŭrigas: “Per raporto aperinta en la Brazilaj Esperantaj Analoj, paĝo 106, mi konstatis, ke Paulino Santiago eklernis la lingvon en 1905”. Li akiris diplomon pri instruista kurso de Esperanto, en decembro 1912, aljuĝita de BEL. Li gvidis plurajn privatajn kursojn de la neŭtrala lingvo kaj oficialan kurson ĉe la antikva Akademio de Komercaj Sciencoj de Masejo, kie li estis honora instruisto.

En la 28-a de januaro 1971 oni fondis la Alagoanan Asocion de Esperanto (AAE) kies unua prezidanto estis Kolonelo Francisco Alves Mata (en la paĝo 137 de lia biografio “Memórias de Alves Mata”) li parolas pri la Asocio kaj lia agado favore al Esperanto: inter aliaj pri la venigo de la profesoroj Paulo Amorim Cardoso, Carlos Lima Melo kaj Geraldo Pádua por gvidi E-kursojn; pri la oficialigo de Esperanto en publikaj lernejoj kaj pri la preparo de la universitata pastoralo por prezentado dum la 66-a Universala Kongreso en 1981, kiu okazis en la ĉefurbo de Brazilo. Kune kun la Universitata folklora grupo kelkaj anoj de AAE vojaĝis por partopreni la UK-on. 

La unua vic-prezidanto de AAE estis Tobias Medeiros, kiu en 2020 lanĉis libron omaĝe al la kolonelo: “Alves Mata – poeta da esperança” (poeto de la espero). En la paĝoj 30-31 Tobias mencias la Alagoanan Asocion de Esperanto kaj ĝian statuton.   

La fondo de la asocio okazis post sukcesaj kursoj de Esperanto al kiuj aliĝis 600 geinstruistoj de Masejo kaj de aliaj urboj de Alagoaso el kiuj ĉirkaŭ 400 sukcese finis ilin. Malgraŭ la oficialigo de instruado de Esperanto en lernejoj, tio fakte ne okazis pro diversaj kialoj. 

Inter la kunfondintoj de AAE troviĝis la famkonata pastro Téofanes Augusto de Barros, posedando de la privataj lernejo – “Colégio Guido de Fontgalland” kaj Universitato – “CESMAC – Centro de Estudos Superiores de Maceió” (Centro pri Superaj Studoj de Masejo).

En 1988 AAE kune kun Brazila Esperanto-Ligo (BEL) okazigis la 24-an Brazilan Kongreson de Esperanto (24-a BKE) ĝuste en la lernejo Guido de Fontgaland. Bedaŭrinde pastro Teófanes ne partoprenis, ĉar li estis tre maljuna kaj malsana. 

CESMAC gastigis la 39-an BKE kaj la Brazilan Esperantistan Junularan Kongreson (BEJK) en la jaro 2004. Tiam pastro Teófanes estis jam forpasinta, sed D-ro Douglas Apratto, la tiama direktoro de tiu universitato, kaj eks-sekretario pri Edukado de Alagoaso estis favora al Esperanto kaj ludonis la ĉambrojn je malalta kosto. Al la kongreso aliĝis pli ol 400 esperantistoj el pluraj brazilaj urboj kaj ankaŭ el aliaj landoj, nome: Kubo, Portugalio, Germanio kaj Koreio.  

AAE okazigis diversajn aliajn aktivaĵojn ekde ĝia fondiĝo. Inter ili: ekspozicioj; kursoj bazaj kaj daŭrigaj; semajnaj renkontiĝoj por babiladi kaj organizi la lokan movadon; partopreno en eventoj regionaj, naciaj, kaj internaciaj; kaj okazigo de tri laborkunsidoj de nordorientaj Esperanto-asocioj. Elstaras la partopreno de du AAE-anoj en la ekspozicio de UEA, kadre de la Konferenco de UN por la Medio (Unced’ 92 / Rio’ 92) okazinta en Rio-de-Ĵanejro en la jaro 1992. Ekde 2013 ni okazigas sesiojn de la KER-ekzamenoj de UEA kaj Edukado.net en nia urbo.  

Ano de AAE, João Batista venigis instruiston el Santiago de Kubo, nian samideanon Gonzalo Collantes Garcia por gvidi bazajn kursojn en la jaroj 2004, 2006, 2007, 2010, 2012 kaj 2014.  

Zamenhof-tagon ni ofte okazigas la 15-an de decembro aŭ ĉirkaŭ tiu dato dum semajnfino, ĉe la vesperiĝo, ĉefe en la marbordo, kie multaj homoj promenadas. Tiam niaj anoj portante Esperanto-flagon diskonigas la lingvon per disdonado de flugfolioj kaj fine de la agado ni kunsidas en iu manĝejo por iom babili, trinki kaj manĝeti. 

En 2015 okaze le la 200-jariĝo de nia urbo Masejo (je la 5-a de decembro) ni havis kunlaboron de AAE, Brazila Esperantista Junulara Ooganizo kaj esperantistoj el aliaj urboj de Alagoaso (Arapiraca kaj Piaçabuçu) kaj de Pernambuko (Caruaru, Recife kaj Paulista) por realigo de Zamenhof-tago kadre de tiu festo, kie ni havis budon por eksponi librojn kaj disdoni flugfoliojn. Eĉ kanton oni disaŭdigis al la ĉeestantaro. 

AAE neniam havis sidejon kaj funkciis en kelkaj gravaj ejoj de la urbo, kiel en la Beletra Akademio de Alagoaso, en la Eduka Centro CEPA (Centro pri Studoj kaj Esploroj de Alagoaso); en la Lingva Instituto kaj en la Kulturdomo de la Federacia Universitato de Alagoas (Espaço Cultural da UFAL), kie la anoj kunsidis ĉiusemajne kaj gvidis bazajn kaj progresigajn kursojn. 
Nuntempe AAE estas nur virtuala asocio kun sporadaj agadoj, renkontiĝoj kaj okazigo de virtualaj kursoj ekde 2020.


KONGRESA KOMITATO

Deraldo Oliveira Filho –
Volontulo pri komunikado

APOGANTOJ / SPONSOROJ


Fundação Sistêmica
Alagoana Asocio de Esperanto
Instituto Multicultural Saluton