- La Ligo estis fondita en la jaro 1949;
- Ĝi estas faka organizo pri edukado kaj instruado aliĝinta al UEA (Universala Esperanto-Asocio);
- La Ligo estas demokratia organizo, memstara en rilatoj kun aliaj organizoj kaj institucioJ;
- La bazaj principoj por la Ligo estas tiuj de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj la Universala Deklaracio de la Rajtoj de la Infano;
- La oficiala lingvo de la Ligo estas la internacia lingvo Esperanto.
CELOJ DE ILEI
- Akceli la instruadon de Esperanto;
- Trejni kursgvidantojn;
- Okazigi ekzamenojn;
- Eldoni modernajn lernilojn;
- Proksimigi kaj kunordigi esperanto-instruantojn kaj iliajn lernantojn.
AGADOJ DE ILEI
- Organizas kongresojn kaj simpoziojn;
- Subtenas regionajn priedukajn aranĝojn;
- Katalogas kaj apogas instruadon de Esperanto ebligante interkulturajn kontaktojn;
- Prizorgas instruistan trejnadon laŭeble kunlabore kun oficialaj instancoj;
- Eldonas du gravajn gazetojn: IPR (Internacia Pedagogia Revuo) kaj Juna Amiko;
- Eldonas modernajn lernilojn;
- Kaj reprezentas la esperantistan agadon en nemovadaj rondoj kiel ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, kaj similaj.
SOCIAJ RETOJ DE ILEI
RETEJO DE ILEI http://ilei.info
SEKCIOJ – REPREZENTANTOJ – KONTAKTPERSONOJ https://www.ilei.info/instancoj/sekcioj.php
GAZETOJ KAJ MANLIBRO
ESTRARO DE ILEI (2021-2024)
- Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI
- Sekretario: Elena NADIKOVA
- Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN
- Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA
- Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI
- Estrarano: Marija JERKOVIĆ
- Estrarano: Fernando PITA
- Estrarano: Radojica PETROVIĆ
KONFERENCOJ / KONGRESOJ (1990 – 2024)
- 2024 – Maceió, Brazilo – 57-a ILEI-kongreso – de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024 – Temo: Esperanto por justa edukado
- 2023 – Torino, Italio – 56-a ILEI-kongreso – “Instrui Esperanton en lernejoj”
- 2022 – 55-a ILEI-kongreso – 3-a VEKI – Virtuala Kongreso de ILEI
- 2021 – 54-a ILEI-kongreso – 2-a VEKI – Virtuala Kongreso de ILEI
- 2020 – 53-a ILEI-kongreso de la 25-a de julio ĝis la 01-a de aŭgusto – 1-a VEKI – Virtuala Kongreso de ILEI
- 2019 – Ĉaĉak, Serbio – 52-a ILEI-kongreso – Temo: Lernado en Virtualaj Komunumoj
- 2018 – Madrido, Hispanio – 51-a ILEI-kongreso TEMO: LA KULTURA HEREDAĴO DE ESPERANTO
- 2017 – Busano, KOREIO – 50-a ILEI-Kongreso
- 2016 – Nyiregyhaza, Hungario – 49-a ILEI-Konferenco
- 2015 – Oostende, Belgio – 48-a ILEI-Konferenco
- 2014 – Montevideo, Urugvajo – 47-a ILEI-Konferenco
- 2013 – Herzberg, Germanio – 46-a ILEI-Konferenco
- 2012 – Kunming, Ĉinio – 45-a ILEI-Konferenco
- 2011 – Copenhagen, Danio – 44-a ILEI-Konferenco
- 2010 – Matanzas, Kubo – 43-a ILEI-Konferenco
- 2009 – Krakow, Pollando – 42-a ILEI-Konferenco
- 2008 – Porto-Novo, Benino – 41-a ILEI-Konferenco
- 2007 – Ranzan, Japanio – 40-a ILEI-Konferenco
- 1991 – 2006 (25-a – 39-a ILEI-konferencoj – ne okazis en 2002);
- 1990 – Hanabanilla, Kubo – 24-a ILEI-Konferenco