KIUJ ESTU MEMBROJ?
- Vi, kiuj instruas Esperanton;
- Instruistoj de aliaj lingvoj aŭ fakoj, kiuj volas interŝanĝi spertojn en Esperanto kun alilingvaj kolegoj;
- Junuloj, kiuj volas gvidi kursojn en aranĝoj, kluboj aŭ per la reto;
- Vi, kiuj havas spertojn en trejnado de instruistoj, flego de ekzamen-sistemoj, reta kaj distanca lernado kaj similaj kampoj;
- Vi, kiuj volas subteni la instruadon de Esperanto kaj interkultura edukado.
KION ONI GAJNAS KIEL MEMBRO?
- ILEI-membroj ricevas jare 4 numerojn de la gazeto Internacia Pedagogia Revuo;
- Kaj havas rabaton kiam aliĝas al la ILEI aranĝoj.
POR MEMBRIĜI AL ILEI
- REKTE EN LA PAĜARO DE ILEI – (MEMBRIĜO)
- PERE DE LA LANDA SEKCIO – ILEI-sekciestro: Aristóphio Andrade Alves Filho – esperantomaceio@yahoo.com.br – Whatsapp: +55 82-99986-5126
KIEL PAGI?
- PAGU AL LA KONTO DE UEA KAJ ĜIRU LA MONON AL LA KONTO DE ILEI ĉe UEA – ilek-a;
- ĜIRU LA MONON DE VIA UEA-KONTO AL LA KONTO DE ILEI ĉe UEA – ilek-a;
PLENIGU KAJ SENDU LA ALIĜILON KIU TROVIĜAS ĈE LA RETEJO DE ILEI.
Vian retaliĝilon bonvolu sendi al la membroprizorganto Hamzeh Shafiee (hamzeho@gmail.com) kaj samtempe al nia kasistino Karine Arakelyan (ilei.kasisto@gmail.com) kaj En la „TEMLINIO” de la retmesaĝo bonvolu skribi ”ILEI-aliĝilo MIANOMO”